Babilonaj ciferoj

Babylonian numerals.svg
La babilonaj numeralaj ciferoj de 1 ĝis 59 de la sesdekuma sistemo

La babilonaj ciferoj estis la numeraj markiloj de la babilona nombrosistemo. Kiel ĉiuj aliaj kojnoskribaĵoj, ankaŭ ili estis skribitaj per kejlo sur molaj argilaj tabuletoj. Ĉi tiuj slaboj estis varmigitaj en porceramikaĵa forno kaj malmoligitaj, kaj tiele ili estas konservitaj ĝis hodiaŭ.

Tiu ĉi metodo unue estis uzata ĉirkaŭ la 19-a jarcento a.K. Ĝi baziĝis sur la sesdekuma nombrosistemo, kaj estas la plej malnove konata, kiu uzas poziciajn valorojn (similaj al la dekuma nombrosistemo nuntempe akceptita), t.e. nombrosistemo en kiu la valoro de nombro estas determinita ne nur per ĝia formo sed ankaŭ per sia pozicio de la numero en la nombro.

La uzo de pozici-valoroj estis tre grava evoluo kaj aritmetike kaj matematike, ĉar kaj nombradaj kaj kalkulaj metodoj, kiuj ne uzas pozici-valorajn, ofte bezonas multajn signojn por reprezenti nombrojn de meza grandeco aŭ pli (ekzemple, en la hebrea numera sistemo estas 22 signoj, laŭlonge de la hebrea alfabeto ĉiuj litero reprezentas kreskantan numeran kvanton; dum la romaj ciferoj eĉ relative mezaj nombroj povas esti skribitaj per longa serio de signoj). La babilonanoj superis la bezonon uzi malsamajn markojn por ĉiuj el la 60 ciferoj necesaj por tiun ĉi nombrosistemo uzante sekundaran kalkulsistemon, bazitan sur grupiĝo: ili havis unu markon por 1 kaj unu markon por 10, kaj ĉiun el la nombroj inter 1 kaj 59 estus reprezentita skribante la taŭgan nombron da markoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search